*********************************************************
INFORMITALE 75
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Universala Kongreso 2006 - Florenco -
Kuriozitalio sur
www.ukflorenco2006.it
Ĉu vi jam aliĝis al la Uk en Florenco?
Se jes, eble interesas vin jenaj demandoj / kuriozaĵoj / informoj:
- En Italujo la publikaj necesejoj maloftas. Tamen, la problemo ne estas
tiel grava. Kondiĉe ke ...
- Kial la italoj emas trinki kafon (kaj ne nur kafon) starante? Ĉu nur pro
hasto? Ĉu tio imitindas? Eble ankaŭ vi emus kelkfoje tiel konduti, se vi
scius, ke ...
- En Florenco, kompleta adreso konsistas ne nur el: strato-nomo, enir-porda
numero, poŝt-kodo, ... : necesas precizigi ĉu la enir-porda numero estas
... nigra aŭ ruĝa. Ĉar, en ajna strato,
povas ekzisti kaj la
numero 10 nigra kaj la numero 10 ruĝa, ne ĉiam tiel
proksimaj ...
Ĉu vi povas kredi tion? Apenaŭ. Tamen ...
Kaj kiel oni orientiĝas?
- Ĝenerale, konsulti fervoj-horaron en lando kies lingvon oni ne konas
estas kapdolora.
Tamen, eblas relative facile ĉerpi el la
reta informilo de la Italaj fervojoj ĉiun necesan
informon pri ĉiuj trajnoj. Kondiĉe ke ...
Se vin jukas tiuj demandoj (aŭ se vi bezonas fidindajn informojn pri
trajno-horaro kaj -kostoj) povos vin ... grati la Uk-paĝaro
(http://www.ukflorenco2006.it/)
se vi sekvos jenan vojon:
"Utilaj informoj" ---> "Atentigoj, aldonaĵoj, precizigoj, korektoj"
Tiu paĝo vizitindas de temp'al tempo, ĉar en ĝi kelkfoje frue aperas
(eventuale provizor-forme) informoj, kiuj poste definitiviĝos en sia pli
konvena loko.
Ranieri Clerici
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.uk2006.info
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio