Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Bonaj novaĵoj el Ukrainio

BONA NOVAĴO N 1!

Aperis vica libro en la serio "Oraj libroj"

Ĉi tiu nomiĝas "
Золотая книга ESPERANTO. Полный учебник международного языка"  

(ĝi estas en la rusa -por ne ruslingvanoj: “Ora libro ESPERANTO. Plena lernolibro de la Internacia lingvo”).
Anoncita eldonkvanto estas 30 000 ekzempleroj sed mi pensas, ke efektive estos 5000.
La kompilinto de la libro, tradukisto kaj aŭtoro de la lernolibro estas M.Lineckij. Literaturaj kaj teknikaj redaktoroj - Julia Patlanj kaj Eŭgenia Slovaĉevskaja.

Sur ĝiaj 160 paĝoj estas jenaj 4 ĉapitroj:
1. Ĉirkaŭ Esperanto,
2. D-ro Esperanto kaj lia kreaĵo,
3. Lernolibro de Esperanto kun ambaŭflanka vortaro kaj frazaro,
4. Krestomatio. En ĝi estas prezentitaj originalaj kaj tradukitaj prozaj kaj versaj verkoj de L.Zamenhof, L.Beaucaire, B.Kolker, V.Samodaj, M.Bronŝtejn, V.Soroka, M.Povorin, L.Singha kaj  

    M.Lineckij.

Se Vi havas en viaj urboj iujn kontaktojn kun librovendantoj, eblas ricevi ĝin de la eldonejo "Bohdan" ĝirinte la monon.
Opajn aĉetojn eblas mendi laŭ telefonoj: +380-44-4431356 kaj +380-044-5011467.
Eblos ricevi unu-kelkopajn ekzemplerojn de la libro de mi. Orientiĝa prezo 10 hrn (se sendi poŝte - necesos plusi la sendokoston)

 

BONA NOVAĴO N 2!

Jam estas aĉetebla la sekva KD, kiun produktis Società por subteno kaj defendo de ukraina kulturo "Espero". Ĝia nomo estas "Arkeo de Noa" kaj en ĝi la ensemblo "Espero el Ukrainio" (N.Ivanova, M.Lineckij, O.Mirgorodska) kun helpo de kelkaj amikoj (E.Slovaĉevskaja, A.Abrahamjan, V.Lineckij) prezentitas 20 kantojn de 20 popoloj.
Dezirantoj havi KD-on kontaktu min.

Amike Via,
Mikaelo

*********************
Mikaelo Lineckij, UEA-Delegito por Kijivo (Ukrainio)
ICQ 149228024
Skype - Mikaellin
Hejma telefono +380-44-4118907,
Poŝtelefono +38-068-7069576,
Poŝte -  p.k. 91, Kijivo-201, UA-04201, Ukrainio.


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06