POŜAMIKO - lenrolibreto por komencantoj, komencintoj kaj eĉ komencontoj
Verŝajne librovenda rekordo okazis
komence de aŭgusto kiam dum UK havis sian premieron la nova eldonaĵo de la
hejmpaĝo
http://www.edukado.net .
La libreto POŜAMIKO vendiĝis en 500 ekzempleroj. La furoro nur tiujn
antaŭmendintojn malĝojigas iom, kiuj devas atendi ĝis septembro por fine ricevi
siajn libretojn (entute pli ol 150).
En Florenco la libreto servis kiel lernomaterialo dum la popularaj paroligaj
kursoj de la paĝaro, gviditaj de la redaktoro Katalin Kovats kaj ŝia kolego kaj
edzo Sylvain Lelarge. Per la aĉeto
de la libreto la partoprenintoj ne nur subtenis la paĝaron, sed ricevis valoran
memorilon pri la bonetosaj lecionoj kaj pri la bazaj konoj de la internacia
lingvo.
La poŝforman eldonaĵon konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj
ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj.
La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda. Ĝi bone povas servi kiel ĉiam
kunhavebla poŝlibreto, helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta
kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocela donaco kaj propagandilo.
Multaj instruistoj malkovris la pedagogiajn valorojn de la eldonaĵo kaj ekipis
sin per 20-30 ekzempleroj por siaj estontaj kursoj.
La sukcesa libreto represiĝos en septembro.
Poŝamiko aĉeteblos ĉe
http://edukado.net kontraŭ 5 Eŭroj plus sendokosto.
Pliajn informojn vi trovas en
http://www.edukado.net.
sekcio Poŝamiko
http://www.edukado.net/pagina/Poŝamiko/15173/
Viajn mendojn kaj demandojn direktu al la
redaktanto.
--------------------------------
Dr.
Katalin KOVATS, lingvoinstruisto, redaktoro
Spaarwaterstraat 74 - 2593 RP - Den Haag - Nederlando
Vizitu:
http://www.edukado.net la servon de
Esperanto-instruistoj
Kaj serĉu Esperanton ankaŭ ĉi tie:
http://www.vggallery.com/index.html
--
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de
„BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06