*********************************************************
INFORMITALE 89
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Firence 2006 - Kongresa resolucio
Kongresa Rezolucio
La 91a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo)
kun 2206 partoprenantoj el 62 landoj,
konstatinte,
ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005 - 2014 estas grava
kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie
vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie
daŭrigebla,
ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura
kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la
naturmedio,
ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn
ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan
ekologion kaj la rajton je komunikado.
ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun
la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn,
kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem
kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon
respondece kaj solidare.
Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur
diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj
de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al
tiuj klopodoj.
Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj
pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj
organizaĵoj.
Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj
organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura
diverseco,
kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio