*********************************************************
INFORMITALE 88
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Artikolo
pri la ILEI kunveno en Parma
ESPERANTO Kunveno kaj renkontiĝo en la
Urbodoma Palaco.
Startas de Parmo la relanco de la "lingvo de la paco". La ILEI - delegacio
akceptita far' de la skabeno Lavagetto
(lo.sart.) Al la delegacio diris sian bonvenon en perfekta Esperanto. Tiele la
skabeno Giampaolo Lavagetto volis akcepti hieraŭ matene en la urbodomo,
per vere duka signoreco, la delegacion de ILEI (Internacia Ligo de
Instruistoj de Esperanto) kies membroj estas enlandaj kaj fremdlandaj kleruloj,
inter kiuj Frato Piero Spagnolini de la
Instituto La Salle de nia urbo.
La membroj de ILEI partoprenis en la kvartaga kunveno de tiu ĉi jaro okazinta en
Parma dum la pasintaj tagoj, kies celo estis la relanĉo de la "lingvo de la
paco".
Tiel, fakte, estis difinita Esperanto. Luigia Madella, "animo" de la parma Esperanto-asocio, kaptis la okazon, ne nur por danki al Lavagetto pro "lia simpatio montrita
rilate al Esperanto kaj al subteno kiun li donis al la internacia kultura rendevuo", sed ankaŭ por informi pri la farita laboro. Je demando ĉu Esperanto povos havi estontecon,
Madella respondis pozitive montrante grandan optimismon: "ne nur pro la fakto ke necesas supernacia lingvo parolata de ĉiuj gentoj,
sed ankaŭ pro la rezultoj de la tre
konstrua debato por la relanĉo de Esperanto kiun startigis la kunveno".
La vicprezidantino de ILEI Zsofia Korody atentigis krome ke en Germanio ekzistas
"urbo de Esperanto": Herzberg am Harz. Lavagetto, montrante sian estimon
pro la laboro farita dum la E-kunveno, aŭspiciis ke en nia urbo povu esti starigota iu pilota projekto en la bazlernejoj. Simila projekto, rimarkis membro de ILEI,
"povus esti financota kaj subtenota de la
Eŭropa Komisiono". Je la fino de la kora renkontiĝo, Lavagetto omaĝis al la
delegacio per flageto de la urbodomo kaj insigno de nia urbo.
Laŭ Gazeto de Parma - 12-08-2006
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio