*********************************************************
INFORMITALE 85
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO ALTA PROTEKTANTO DE LA 91-A UK
La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en la itala urbo Florenco (29 julio -- 5 aŭgusto) ĝuos la patronadon de la plej alta reprezentanto de la gastiganta lando, s-ro Giorgio Napolitano,
la Prezidanto de la Itala Respubliko. La
oficejo de la Respublika Prezidanteco konfirmis tiun honorigon de la ĉi-jara UK
la 7-an de julio.
S-ro Napolitano ekoficis kiel la 11-a Prezidanto de la Itala Respubliko la
15-an de majo ĉi-jare. Li plenumas elstaran rolon en la itala politika vivo jam
de pli ol duona jarcento.
Kiel parlamenta deputito li estis unuafoje elektita en la jaro 1953. De 1989 ĝis 1992 li estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj de 1992 ĝis 1994 prezidanto de la itala Ĉambro de Deputitoj. Kiel ministro pri internaj aferoj li oficis de 1996 ĝis 1998. De 1999 ĝis 2004 li prezidis la Komisionon pri Konstituciaj Aferoj de la Eŭropa Parlamento.
En septembro 2005 li estis instalita kiel dumviva
senatano.
Ĝis la 10-a de julio al la UK en Florenco aliĝis 2111 kongresanoj el 62 landoj.
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 237
2006-07-11
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio