Insignoj de la centjariĝo de skoltismo en Esperanto
Estimataj,
mi rimarkis hodiaŭ ke la insigno de la centjariĝo de skoltismo en
Esperanto estas vendata de la interreta vendejo de WOSM, la monda
organizo de skoltismo.
Vi povas vidi ĝin en la paĝo
http://www.worldscoutshop.org/sommaire.asp?sid=Q9D2UYKS46T2SGHUIIZSJ005&langue=2&prcid=385&menuprcid=0%2C384%2C385&prcidm=384.
Ekzistas tri diversaj formatoj.
Kvara formato, pli malgranda, estas vendata de la skolta vendejo
Risko en Hispanio ĉe la retejo
www.riskoes.com.
Ankaŭ la Skolta Esperanto Ligo disponas je tiu ĉi lasta.
Ĝi estas por oficiala uzo en la skoltaj uniformoj
Mi opinias ke tio estas grava atingaĵo por la videbleco de Esperanto
ene de la skolta movado.
--
Guido Ricci
Ĝenerala Sekretario
Skolta Esperanto Ligo
www.esperanto.org/skolta
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------