Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

*********************************************************
INFORMITALE 84
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

La Malemuloj al la Universala Kongreso

 

La traduko de la ĉefverko de Giovanni Verga, "La Malemuloj" (I Malavoglia), estas jam presata ĉe Edistudio; tradukis kaj prinotis Giancarlo Rinaldo,
Anselmo Ruffatti, Paola Tosato; kunreviziis Filippo Franceschi kaj Carlo Minnaja. Prezo: 18 eŭroj.
La libro estos prezentata dum la UK en Florenco krom dum la "aŭtoraj duonhoroj" ankaŭ ene de programo dediĉita al la agadoj en Italio sub la titolo "Italoj literaturas".
De Verga aperis ĝis nun, antaŭ pli ol duonjarcento, nur la novelo "Kamparana Kavalireco".
La romano nun aperanta konsiste pliigas la internacian videblecon de la granda sicilia verkisto.


Carlo Minnaja
Dip. Matematica Pura ed Applicata
Via Belzoni 7
IT - 35131 Padova
http://www.math.unipd.it/~minnaja
 

***************

Pliaj informoj pri la UK ĉe: 
www.uk2006.info

Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/

LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38  IT-20143 Milano, Italujo,

Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06