Invito al 33a Kataluna Kongreso de Esperanto
de: Farri
Karaj,
La 8an, 9an kaj 10an de decembro okazos la 33a Kataluna Kongreso de Esperanto.
La kongreso okazos en urbo Amposta kiu ĉi-jare estas la
ĉefurbo de la kataluna kulturo. La programo estos riĉega, la gastoj elstaraj kaj
la kongresejo luksa.
Riĉigos la ĉi-jaran kongreson per sia partopreno la germana ĵurnalisto Stefan
Maul, la nepala profesoro Mukunda Pathik, kaj la
pola pedagogo Przemysław Grzybowski, la okcitana kantisto JoMo kaj la kataluna
muzikbando Kaj Tiel Plu.
En la ttt-ejo:
http://www.esperanto.cat/congres2006/index.php?llengua=2
troviĝas multaj informoj kaj reta aliĝilo al la kongreso.
Ni atendas vian partoprenon kiu certe estos fruktodona kaj riĉiga.
Intertempe mi restas je via dispono por kiu ajn klarigo aŭ helpo.
Bonvolu diskonigi tiun eventon.
Sanon kaj internaciismon!
Ferriol Macip i Bonet
Kataluna Esperanto-Asocio
www.esperanto.cat
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------