Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Medalo de Toleremo

de: "Eventoj-Budapeŝto"


Fondaĵo Zamenhof en Bialystok, Pollando en 1999 decidis krei specialan medalon por honorigi  homojn, kiu estas  perceptataj kiel ege toleremaj kaj donantaj bonan ekzemplon por la tuta mondo. La medalon projektis Dymitr Grozdew ­ bulgara pentristo, longjara loĝanto de Bjalistoko.

La unua medalo estis aljuĝita al la papo Johano Paŭlo la 2-a en 1999. Post tiu evento ĉiujare la Kapitulo de la Medalo diskutadis pri alia kandidato, tamen ne trovante iun sufiĉe meritan kaj akcepteblan de ĉiuj diskutantoj. Finfine ĉi-jare oni interkonsentis elekti du kandidatojn: profesoron Wladyslaw Bartoŝewski, la eksministron pri eksterlandaj rilatoj,  "la polan simbolon de dialogo" precipe inter poloj, germanoj kaj hebreoj kaj Mondan Skoltan Organizon en Ĝenevo ­ pro la edukado de junularo.

La enmanigo okazis la 9-an de junio ĉe la Supera Altlernejo pri Publika Administrado. En la plenplena lerneja salonego observis rektoroj kaj profesoroj de bjalistokaj altlernejoj, reprezentantoj de diversaj decidpovaj instancoj, kulturorganizaĵoj, studentoj, esperantistoj, gastoj. Gazetoj delegis siajn spertajn ĵurnalistojn, diversaj televidstacioj ­ siajn kameraistajn teamojn.

Kompreneble, dum la restado en Bjalistoko, ne mankis tempo por meti frumatene florojn kune kun esperantistoj apud la monumento de Ludoviko Zamenhof. La solenaĵon i.a. partoprenis la reprezentanto de UEA Povilas Jegorovas kaj la vicprezidanto de PEA Eduardo Kozyra kun akompanantaj malborkanoj kaj pelplinanoj. Jaroslav Parzyszek  - la prezidanto de Fondaĵo Zamenhof,  intervjuita per la redaktoro de "Gazeta Wyborĉa" diris: "Sciante, kiel malfacile estas elekti la komunan ekzemplon de toleremo por venontaj generacioj mi estas certa, ke tiuj 19 medaloj, kiuj restis en nia deponaĵo, sufiĉos ĝis la fino de mia agado en Esperantujo".

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06