Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

*********************************************************
INFORMITALE 83
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

Parma - 25-29-an de Julio 2006: ILEI-Konferenco kaj ekzamenoj

 

EKZAMENIĜU PRI ESPERANTO!
VENU AL ILEI KONFERENCO LA 25-29-an DE JULIO 2006 EN PARMA!
 
Vi bone regas nian lingvon, vi estas spertaj, sed ne ankoraŭ konvinkis vin mem kiun gardon vi atingis? ILEI kaj UEA donas al vi tre bonan ŝancon por pruvi tion al vi mem kaj ĉirkaŭanta medio.

Ni proponas al vi Internaciajn ILEI/UEA ekzamenojn.

La ekzamenaj sesioj kutime okazas dum UK kaj foje dum aliaj aranĝoj. Tamen, la plej konsilinda estas ekzamensesio dum ILEI konferenco. Kial? Ĉar pasigante tempon inter instruistoj vi akiros pliajn spertojn, kiujn vi tuj povos utiligi dum la ekzamenoj. Kompreneble, vi ĝuos internacian esperanto-medion dum tuta aranĝo en bela loko kaj kontraŭ moderaj kostoj.
 

 

VENU AL ILEI KONFERENCO LA 25-29-an DE JULIO 2006 EN PARMA!


Dum ILEI konferenco okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. Anoncu vin prefere antaŭ la 15a de julio 2006 ĉe la
prezidanto de ekzamena komisiono dum la konfernco en Parma
, ĉe ĉefa loka organizanto aŭ ĉe estrarano pri konferencoj  kaj samtempe pagu la ekzamenkotizon (60 % de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA konto “ilek-a”. Eblos sin anonci ankaŭ dum registrado, veninte al la konferenco. Tiam la ekzamenkotizo estos 70 % de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato.

 

Pli da informo pri Internaciaj Ekzamenoj:


ĉefa paĝo:
http://www.edukado.net/pagina/Internaciaj+Ekzamenoj/150/

La specimenoj troviĝas je:
http://www.edukado.net/pagina/Ekzamenejo/1538/

Oftaj demandoj de ekzameniĝontoj:
http://www.edukado.net/pagina/Oftaj+demandoj/13294/

Interalie, oni atentigas pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".

NE PERDU EBLECON KONVINKIĜI KIOM BONE VI UZAS LA LINGVON!

 

***************

Pliaj informoj pri la UK ĉe: 
www.uk2006.info

Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/

LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38  IT-20143 Milano, Italujo,

Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06