Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Himno de internacia festivalo - en Esperanto

E-lingva himno por internacia kunlaborprojekto
--------------

Festivalo de la Tero, okazanta inter la 20-26 de junio en 24 landoj de kvin  kontinentoj uzas himnon en Esperanto.
Ĝi estas aŭtomate aŭdebla ĉe la vizito al la paĝaro de la Festivalo: 
http://www.festivaldelaterre.org/

Tre bela kaj profesie plenumita! Kvankam, ve, ne tre distingeble...

La teksto (kopiita el mesaĝo en forumo de projekto Esperanto novosti
http://e-novosti.info):
 

ESPERANTO
(Angelo Armani / Dave Horrow)

Am', glor', pac' kaj ĝoj'
En niaj anim' kaj kor'
La birdoj de l'feliĉ'
Alportos la esper'
De mond' pli bona
Sur la Ter'

Pluvo de steloj en la ĉiel'
Eterna rigardo
La kant' de l'harmoni'
Rideto al la viv'
La man' de infan'
Pura kaj senkulpa
Verec'
Unuec'
Liberec'

Am', glor', pac' kaj ĝoj'
En niaj anim' kaj kor'
La birdoj de l'feliĉ'
Alportos la esper'
De mond' pli bona
Sur la Ter'

De la reĝlando de lum'
Rebril' de l'Univers'
La kolombo de la pac'
Ekflugos al la ĉielo
Kie am' estas leĝ'
'stas por morgaŭ
La branĉet'
D'olivuj'
Liberec'


Paradizo sur la ter'
La glor' por l' Univers'

Ammesaĝo por niaj infan'
Esperemo


 


--------

Amike,
Andrej Grigorjevskij

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06