*********************************************************
INFORMITALE 78
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Universala Kongreso 2006 - La itala Ministerio
pri Eksterlandaj Aferoj subtenas la italan kulturon en
Esperanto
La itala Ministerio pri eksterlandaj aferoj en la kadro de
la subteno de la itala kulturo eksterlande ĵus aĉetis de Itala
Esperanto-Federacio 91 ekzemplerojn de la verko "La gefianĉoj" en Esperanto,
kiun ĝi nun plusendos al ĉiuj Institutoj pri Itala Kulturo Eksterlande.
Esperantistoj, kiuj havas kontaktojn kun unu el ili, povos trovi ĝin tie post
kelkaj semajnoj.
"La gefianĉoj" (I promessi sposi, en la itala) estas verko de Alessandro Manzoni,
kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis eventojn okazintajn antaŭ
jarcentoj en norda Italujo.
Fakte temas pri la mistraktado fare de la tiamaj
potenculoj al la tiamaj malpotenculoj kaj pri la rolo de la eklezio protekte al
la popolo (eĉ se foje alianca al la regantoj). Nenio nova sub la suno.
Ĝi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj antaŭ
la Universala Kongreso en Florenco ĉi-jare.
La libroservo de
Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38,
IT-20143 Milano, Italujo,
vendas ĝin je 27 eŭroj + sendokostoj aleksterlando
(triona rabato por aĉetoj de 3 aŭ pli multe da ekzempleroj).
Ĝi estas aĉetebla ankaŭ en la libroservo de UEA.
Laŭ informoj el la ministeriaj oficejoj, la aĉeto estas rigardinda kiel
nerekta maniero subvencii la laborojn por la
ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.uk2006.info
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio