Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

*********************************************************
INFORMITALE 74
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

Universala Kongreso 2006 - Florenco - Kampadeja loĝado

Ĉu vi intencas partopreni en la Florenca UK sed la multekosta tiea loĝado ĉagrenas vin?
Ĉu vi devis peti bankprunton por pagi la aliĝkotizon al la kongreso?
Ĉu vi ŝatus ŝpari loĝadmonon, kaj povi ĝin uzi por, ekzemple, aĉeti priesperantajn varojn (librojn, KDojn, filmojn),  viziti la florencajn restoraciojn, muzeojn, kaj/aŭ la florencan ĉirkaŭaĵon?
Ĉu vi ŝatas aventuron, naturon, belajn pejzaĝojn, kuiri kaj/aŭ manĝi kune kun novaj amikoj el la tuta mondo,  kaj poste babili, ridi, kanti kun ili ĉirkaŭ la fajro?
Ĉu vi estas juna je la koro (kaj/aŭ je la korpo)?

Do, ĉi tiu informo ja estas por vi!

La LKK de la Florenca UK ebligis la loĝadon en bela kampadeja spaco sur la monteto de "Fiesole" (je kvar kilometroj de la kongresejo, kiun facile atingeblas per publika aŭtobuso).
Eblas ankaŭ (sed ĝis nun ankoraŭ ne certas) ke la plejparto de la programeroj por la junaj kongresanoj okazos ja tie, ĉar la kampadeja spaco estas ĝuste ĉe junulargastejo

("ostello della gioventù").

Venu! Venu al la Verda Tendaro de la Florenca UK, kaj kontribuu al ĝia ĝojiga etoso!

Oficialaj (kaj pli detalaj) informoj legeblas ĉe:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado/ "Ostello Della Gioventu' Villa Camerata 2/4, Viale Righi, (...) je dek minuta distanco de la kongresejo buse (buso 17, halto "Salviatino").
(...) Kampadeja spaco, ĉu per propraj rimedoj - tendo, ruldomo aŭ veturdomo - ĉu rezervante liton en tendo de la ejo mem (...).

-Loko en kvarpersona tendo de la ejo: 14,00 EUR.
-Propra tendo (malgranda): 7,00 EUR + po 7,00 EUR por persono.
-Propra tendo (granda), ruldomo aŭ veturdomo: 14,00 EUR + po 7,00 EUR por persono."

Por mendi (...) bonvolu indiki vian nomon, retadreson, kongresan  numeron (KN) kaj UEA-kodon. Post la elekto de via preferata solvo kaj  kalkulo de la koncerna prezo, pagu al UEA aŭ al la kasisto de LKK,  

poŝta konto 37312204,

Federazione Esperantista Italiana,
Via Villoresi 38,

20143 Milano.

(la kongresano devas aldoni ankaŭ  la bankajn aŭ poŝtajn kostojn.). Kiel daton de mendoricevo oni konsideras la daton de la ricevo de la pago.
Se la tagoj de via restado ne samas kun tiuj kongresaj bonvolu  tion indiki klare!
Pro organizaj kialoj ni invitas ĉiujn mendi antaŭ la komenco de julio. Pri malmendoj kaj kunloĝado validas la reguloj de la UEA-mendilo.
Korespondu kun Cristina de Giorgi <chriss @ sirius.pisa.it>.

http://www.uk2006.info/unikodo/gastigado/logxado/

Ke la barbo de Zamenhof vin gardu!
Anĉjo Pac-Horano.
fontanaandrea @ fastwebnet.it

***************

Pliaj informoj pri la UK ĉe: 
www.uk2006.info

Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/

LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38  IT-20143 Milano, Italujo,

Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06