Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Informoj kaj impresoj pri la 82a Germana Esperanto-Kongreso en Bad König
 



Jen eta raporto pri la Germana Esperanto-Kongreso en Bad König, 05.-08.05.2005

1. En la jarĉefkunveno (en kiu ĉeestis 62 voĉdonrajtaj membroj el la entute ĉirkaŭ 100 kongresanoj) oni elektis novan estraron. La estraron forlasis la kasisto Reinhard Pflüger (kiu nun elektiĝis kasisto de la fonduso FAME); lia posteulo estas Pit Hauge (ankaŭ konata sub lia antaŭ-edziĝa nomo Pit Kreiner). Krome eniris en la estraron d-ro Rudolf Fischer. Prezidanto restis Andreas Emmerich. La jarĉefkunveno estis sufiĉe harmonia. En 2006 la GEK okazos en Braunschweig (longa ĉiel-ira semajnfino: 25.-28.05.2006), kaj en 2007 ĝi okazos en Hamburgo.

2. Malgraŭ la pluva vetero, la kongresanoj estis (laŭ impreso de mi, kiu ĉeestis nur sabate) sufiĉe kontentaj; ŝajnas, ke la organizado funkciis tre glate.

3. En la kongreso okazis kunvenoj de IKUE kaj KELI, pri kiuj oni povas legi detalajn raportojn en la germana kaj en Esperanto:
http://de.groups.yahoo.com/group/kirche-und-esperanto/message/19

Amike

Ulrich Matthias

 

Perdis multon ĉiuj, kiuj ne partoprenis la variajn kaj altnivelajn fakajn kaj kulturajn programerojn de la kongreso! (Pri la novelektita estraro kaj kusido de kelkaj fakasocioj mallonge skribis d-ro U.Mathias.)

Jen pli da detaloj pri la eventoj de vere bonsukcesa jara kunveno de Esperantistoj en Germanio

Herbert Meyer, la estro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno informis pri novaĵoj (translokiĝo, kataloglaboro, ktp.) kaj respondis la demandojn de interesiĝantoj.
Antaŭ la fakprelego far la Nobel-premiito Prof. Reinhard Selten pri "La distribuo de lingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro" Georgo Handzlik prelegis kaj montris interesajn bildojn pri la Eŭropa Parlamento kaj la lingvaj problemoj.

Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov el Kaliningrad prezentis la gazeton „La Ondo de Esperanto“ kaj la aktivecon de la eldonejo Sezonoj.

Je nomo de GEA Alois Eder kaj Zsofia Korody skizis novan koncepton rilate al Esperanto-instruado en Germanio. Enkadre de la Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj (1-3 oktobro 2005) la unuan fojon okazos en Germanio fakseminario kaj spertinterŝanĝo por ĉiuj, kiujn interesas kaj koncernas la nuno kaj estonto de Esperanto-instruado.

Werner Pfennig el Neubrandenburg lerte gvidis la informhoron pri la agado de landaj ligoj en Germanio. Estis interese aŭdi novaĵojn el la opaj federaciaj landoj.
Estas dezirinde, ke dum la 83a Kongreso en Braunschweig en 2006 ĉiuj landaj ligoj multnombre reprezentiĝu, kaj prezentu sin por digne festi la 100-jaran jubileon de GEA.

Kiel reprezentanto de Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA), Peter Zilvar rakontis pri la kelkjara agado, rezultoj kaj informis pri aktualaj kursofertoj, fakseminarioj kaj la klerigsistemo por estontaj E-aktivuloj, E-instruantoj ktp.

Estis interese aŭskulti la fakprelegojn de Aleksandr Korĵenkov pri Ĉeĥov kaj Halina Gorecka pri la 750 jaroj de Kenigsbergo/Kaliningrado, kiu vekis apartan intereson de la aŭskultantoj.

D-ro Petro Chrdle ne nur raportis en impresiga formo pri E-novaĵoj, aranĝoj kaj novaj eldonoj el Ĉeĥio, sed ankaŭ zorgis pri vendado de interesaj E-libroj.

Aparte menciindas la distraj vesperoj: krom iom da ĵaz-muziko, pluraj movadaj kaj viglaj kantoj de la konata Esperanto-bardo Georgo Handzlik el Silezio verŝajne longe restos en la memoro la teatraĵo "La 90a naskiĝtago" t.e. „Dinner for One“ en perfekta E-enscenigo de Judith kaj Thomas Bormann.
GEA-prezidanto Andreas Emmerich donis en leĝera formo abundajn informojn pri la regionaj vinproduktoj. Kompreneble la gustumado de diversaj vinoj kreis bonegan etoson.
La bonan etoson dum tiuj tri eventoplenaj tagoj povis ĝui ankaŭ la ĉeestantaj eksterlandaj gastoj el Bulgario, Francio, Kubo, Svislando.

Gratulojn al la nova estraro, dankon al LKK pro la bona kaj zorgema organizado, la bonaj manĝaĵoj, belaj ekskursoj, bonkora gastigado en Bad König.

Ĝis revido en 2006 en BRAUNSCHWEIG, en la 83a JUBILEA (100-jara) KONGRESO de GEA !!!!

Kelkajn bildojn vi povas vidi en la fotoalbumo "Bad König 82a GEK" ĉe http://fotos.web.de/esperanto-zentrum .
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de

Pliajn fotojn faritaj de Marion Börder el Nürnberg vi trovas ĉe http://www.bavaresperantoinfo.de/0205/GEK05 .

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05