Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Esperantigo de ĝemelurboj

-- Komenciĝis la unika projekto por Esperantigi ĝemelurbajn kontaktojn

Urbestroj Gerhard Walter el Herzberg am Harz kaj Tadeusz Wrotkowski el Gora utiligos Esperanton.
Je la 17a de marto 2005 ambaŭ urbestroj konkludis en Gora (Malsupra Silezio) estonte uzi Esperanton kiel pontlingvon.
Estas planoj en Gora krei eĉ Esperanto-centron por Pollando. En Malsupra Silezio oni trovis kompetentan Esperanto-teamon por la realigo de tiu ĉi "historia evento".
La intenco estas je vasta bazo instrui instruistojn, lernantojn, sportasociojn, kulturgrupojn kaj civitanojn, kaj poste uzi Esperanton por diversaj duflankaj kontaktoj.
Sur la frontpaĝo de la hejmpaĝo de Gora estas videbla urbestro Tadeusz Wrotkowski kun la E-reprezentantoj Andreo Kiszkiel kaj Wladyslawa Kujaczynska en la urbodomo. La 21an de aprilo ni ricevis la informon, ke jam nun 3 grupoj (urbaj dungitoj, instruistoj kiuj poste instruos en la lernejoj kaj lernantoj ĉefe de la gimnazio) eklernas Espernaton.
Vidu:
www.gora.trol.pl
En Herzberg ICH (Interkultura Centro Herzberg) ofertas plurajn diversgradajn kursojn dum la sekvaj monatoj.
Vidu:
www.ic-herzberg.de

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05