Ondo-Esperanto=Esperanto-Welle
La tripersona redakcio elsendas
ĉiumonate, ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato (sendepende de festotagoj ktp.) 18.00
ĝis 19a horoj laŭ mezeŭropa tempo sur ondo 88.0 en Neubrandenburgo (Meklenburgo-Antaŭpomerio),
internacie aŭskulteble per interreto. Lingvo: germana, muziko: Esperanto.
Enhavo inter alia pri:
- Esperanto-Societo Neubrandenburg
- Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA),
- GEA kaj UEA,
- problemoj de internacia komunikado,
- naciaj kaj internaciaj Esperanto-revuoj,
- kiel funkcias Esperanto,
- eta Esperanto-kurso.
La venonta elsendo okazos 05a de majo, 18a -19a horoj, la ripeto: 08a de majo
11a-12.00 horoj.
La "radio-arkivo" en interreto kolektas kaj prezentas ĉiujn radioelsendojn,
laŭ deziro oni povas ilin, sendepende de la dato, depreni sur propran komputilon
por aŭskulti: serĉu sur niaj paĝoj:
www.esperanto-nb.de
Werner Pfennig