Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Esperanto-pavimŝtono en Wiesbaden

Esperanto-pavimŝtono en Wiesbaden
- kaj 2a Visbadena Esperanto-Tago, 22a de majo 2005


Ekde la 22an de aprilo 2005 la vorto "Esperanto" estas legebla sur la plej centra placo de Wiesbaden. Sur la Kastela Placo "Schlossplatz", inter la urbodomo kaj la heslanda parlamento, nun trovigĝas pavimŝtono kun la surskribo

ESPERANTO
 Gruppe
Wiesbaden

La urbo Wiesbaden ofertis tiajn ŝtonojn kadre de kampanjo "Ŝtono por eterno" kontraŭ donaco por la plibeligo de la urbo al asocioj kaj privatuloj por 1.000 EŬR (kaj al firmaoj por 2.500 EŬR). Malgraŭ la ne tute malalta kosto kelkaj grupanoj fervore subtenis la ideon, kaj neniu ĝin kontraŭis. Kaj bonŝance ni reagis sufiĉe frue - la urbo vere sukcesis vendi ĉiujn 2 x 70 = 140 ŝtonojn. Ili nun troviĝas ĉirkaŭ du malnovaj kandelabroj, inter kies mezo videblas bela mozaiko.

Hodiaŭ, kiam oni metis la ŝtonojn ĉirkaŭ la duan kandelabron, pluraj centoj da homoj rigardis ilin (tiel ke certe cento da homoj legis ankaŭ la vorton "Esperanto"). Poste, en normalaj tagoj, eble nur manpleno da homoj legos tiun vorton; tian supozon mi havas pro la sŝonoj ĉirkaŭ la unua kandelabro, kiujn oni metis tien jam pasintjare. Sed, ĉar la urbo intencas lasi la ŝtonojn tie "por eterno", la investo eble tamen valoris la monon.

++++++++++++++++++++++++++++++++

La 22an de majo (la dimanĉon post pentekosto) vi havos la okazon rigardi la urbon Wiesbaden - kaj la ŝtonon - en grupo de kelkdek esperantistoj, kadre de la 2a Visbadena Esperanto-Tago. Por la unua parto (kunveno ĉe nia familio kun prelegetoj kaj ĉina tagmanĝo) jam anoncis sin preskaŭ 20 homoj, tiel ke ĝi estas pli-malpli plena; sed eblas tamen ankoraŭ anonci sian intersiĝon.

Por la dua parto - migrado de la bela antikva urboparto Sonnenberg al la centro de Wiesbaden - ni bonŝance povas akcepti senlime multajn homojn. Oni iros plejparte tra belaj parkoj (kun pluraj infanludejoj, do tre taŭga por familioj) kaj fine - post 4 km - atingos la centron, kie mi prezentos esperantlingve la vindindaĵojn (kuracdomon "Kurhaus", varmegajn fontojn, romian pordegon ktp.). La aranĝo estas senpaga; pliaj informoj troviĝas en germana lingvo ĉe
http://www.esperanto.de/wiesbaden

Kompreneble ankaŭ al niaj aliaj kunvenoj en Wiesbaden vi estas ĉiam bonvenaj. Al la monataj kunvenoj en kafejo en la sudokcidenta urbocentro ĉi-jare venis averaĝe 9 homoj, dum ĉe la lasta Esperanto-kunveno ĉe nia familio 18 homoj premiĝis en nian loĝoĉambron.

Ulrich Matthias
http://www.esperanto.de/wiesbaden

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05