Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj la 01.-03.10.2005 en Herzberg (Harz)
GEA kaj ILEI vokas al partopreno en TUTLANDAJ PEDAGOGIAJ
TAGOJ en Germanio 01.-03.oktobro 2005 (kaj 2 senkostaj
postkonferencaj tagoj 04.-05. oktobro) Herzberg am Harz
Rezervu vian lokon en la fakkursoj pri CSEH METODO (gvidos SABINE TRENNER,
specialistino pri rektmetoda instruado) kaj pri SITUACIA KONVERSACIA INSTRUADO (gvidos
STEFAN MACGILL, vicprezidanto de ILEI). (Nombro de partoprenontoj limigita!)
-Ĉu vi instruas E-on kaj estas scivolema pri aliaj METODOJj, aliaj
INSTRUMATERIALOJ, instruhelpiloj? Venu kaj informiĝu, lernu de spertuloj!
-Ĉu vi mem verkis taŭgajn instrumaterialojn, kreis
instruhelpilojn? Montru ilin al gekolegoj, ke ne ĉiuj devu inventi la radon
denove!
-Ĉu vi estas sperta E-instruisto? Venu, kaj transdonu vian scion, rakontu pri
viaj SPERTOJ!
-Ĉu vin interesas aliaj temoj? Venu, kaj lernu de fakulo pri varbado, kunlaboro
kun la gazetaro! (Kurson gvidos ALFRED SCHUBERT, la estonta redaktoro de
Esperanto aktuell.)
-Ĉu vi opinias, ke ĉio estas PERFEKTA koncerne E-instruadon en Germanio? Venu,
kaj diskutu!
-Ĉu vi pensas, ke kunlaborante, kunigante fortojn eblus atingi pli multon? Kion
vi mem povos fari por PLIBONIGI, plivastigi E-instruadon en Germanio? Ofertu
vian helpon kaj ni dividu la
taskojn!
-Ĉu vi instruas E-on kaj mem ankoraŭ ne trapasis lingvoekzamenon? Ne timu,
montru vian
scion en GEA/GEI aŭ UEA/ILEI EKZAMENOJ ! Mem spertu,
kiun lingvonivelon la opaj
ekzamenoj postulas.
Eluzu la longan semajnfinon por plukleriĝi! Restu 2 kromajn tagojn SENKOTIZE!
Malaltaj kostoj por GEJ, GEA kaj ILEI-membroj - rabato por kontribuantoj laŭ
interkonsento.
ALIĜDATO por la unua prezkategorio: 10.07.2005.
Zsofia Korody
*******************************************
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de