El la programo de GEC/ICH por julio 2005
Karaj!
Ĝoju vin pri multaj aktivecoj dum la bela somermonato julio 2005 en Herzberg am
Harz:
1) 30a de junio 2005 19:00:
E-kurso en Herzberg por la unika ĝemelurba pilotprojekto, ĉiam ĵaude en
Sieberstr. 3, 37412 Herzberg am Harz
2) 1a de julio 2005 20a
horo: Bonvenigo de la studsesianoj en ICH
3) 2a de julio 2005 9:30 h:
26a studsesio en urba biblioteko, i.a. prelegos d-ro Werner Bormann el
Hamburgo (Studantoj kaj gastaŭdantoj estas tre bonvenaj!)
2a de julio 2005
16:30 h: 25-jara kradrostadfesto en Herzberg-Lonau,
gastoj estas tre bonvenaj!!!
4) 3a de julio 2005 9:30h:
daŭrigo de la studsesio
5) 3a de julio 2005 17:00: kradrostadfesto en
Grubenhagenstr. 8 - okaze de la alveno de novaj esperantistinoj el la ĝemelubro
Gora en Pollando
6) 4a ĝis la 16a de julio 2005: trejnado de
estontaj Esperanto-instruistoj kaj Esperanto-kursestroj (krom Gora-anoj ankaŭ
aliaj interesiĝantoj povas partopreni
kun iom da
antaŭscioj en Esperanto)
7) 8a de julio 2005 19a horo: Dua kutima tablo de la Esperanto-rondo
Northeim, Klosterschänke St. Blasien
8) 15a ĝis ja la20a de julio 2005: intensa
Esperanto-kurso por progresintoj, ICH
9) 14a + 15a + 16a de julio 2005: Enkonduka Esperanto-kurso por gejunuloj
en Junulcentro Herzberg
Post la someraj ferioj supozeble okazos Esperanto-kursoj en la loka gimnazio kaj
meza lernejo.
Certe vi trovas ion interesan laŭ via gusto. Ne havu tro ŝvitigan semajnon!
Pri via aliĝo ni anticipe dankas.
Kore salutas via ICH-teamo
Zsofia, Marika, Kuba,
Otto, Petro
--
*******************************************
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de