Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Naturkuracado, alternativa vivmaniero

-- Gekaraj,
atentigo pri aliĝlimdato (30a majo 2005)!

Naturkuraca semajnfino (3-5 junio) en Herzberg am Harz kun posta migrado (6-10) en Nacia Parko Harz!

Moto: "Ĉion, kion ni bezonas por resti sanaj, la naturo donacis al ni grandkvante" - diris la fama pastro Sebastian Kneipp.
Ekkonu pli pri via korpo, pri naturaj kuracmetodoj kaj mem spertu tiujn en la praktiko.

Programo:


vendredo:
interkona vespero, distraj programeroj


sabato-dimanĉo:

-prelegoj de Harald Schicke, vicprezidanto de Internacia Naturkuraca Asocio (INA) ekz.pri  kolesterolo, herbokuracado, ginsengo
-Kneipp-terapio en la praktiko
-migrado kun akvotretado
-E-lingva perfektiĝo pri fakortoj de faŭno kaj flaŭro
-bierseminario
-fakultativa partopreno en nokta naĝado kaj saŭnumado en apuda kuracloko Bad Lauterberg.

Partoprenkotizo: 10 EŬR/tago, por tuta semajno 50 EŬR (kun la kompletaj servoj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.

Tranoktado, manĝado: favorpreze en ICH kaj en najbaraj privatgastejoj (ni ankoraŭ havas kelkajn lokojn por 5-10 EŬR/tago, do frua aliĝo estas rekomendata!).

Aliĝojn sendu al la suba adreso. Detalojn pri atingebleco, programo, ktp. ni sendos en nia konfirmilo.

Kun multaj salutoj:
via ICH-teamo

Mapo, E-lingvaj informoj pri la urbo kaj la regiono estas troveblaj en nia hejmpaĝo kun multaj aliaj programefertoj, lingvokursoj, ktp. dum la tuta jaro.
Bildojn pri ICH vi trovas en nia retalbumo:
www.fotos.web.de/esperanto-zentrum
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05