Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Esperantlingva urb-"delogo" la 25.06.2005 en Nürnberg

 

Karaj gesamideanoj,

okaze de la ĉijara aranĝo de specialaj urbgvidadoj nomitaj "Stadt(ver)führungen" en Nurenbergo ankaŭ la loka Esperanto-Grupo partoprenis kun urbgvidado en Esperanto kaj germana lingvo, kiun gvidis Pit Hauge.

Mi partoprenis la aranĝon kaj volas danki la ogranizantojn.

Mi certe suspektis, ke ne aperos subite esperantistoj por partopreni la gvidadon. Sed mi pensis, ke la hazardaj partoprenantoj aŭskultos la germanan parolon kaj ignoros esperantan, kiun ili ja ne komprenas. Sed ĉio okazis aliel.

Venis homoj, kiuj ne parolas Esperanton, sed havas grandan intereson por la internacia lingvo. Pit oferis rakonti iom pri Esperanto, ĉar ja neniu povas kompreni parolon en E-o. Kaj li rakontis, la publiko atenteme aŭskultis, aktive demandis, preterpasantoj haltis por aŭskulti. Iu demandis pri la ekskursio mem, sed la aliaj haltigis ŝin: "Wir wissen ja genug über das Heilig Geist Spital, lassen Sie uns doch von Esperanto hören!". („Ni jam sufiĉe scias pri la „Heilig Geist Spital, bonvolu aŭskoltigi nin pri Esperanto!“)

Mi kredas, ke kelkaj de partoprenintoj volos lerni pli pri Esperanto. Tiu sperto montras, ke tiaj amasaj aranĝoj, eĉ se ne rilataj rekte al E-o aŭ lingvoj,

tamen povas bone servi por disvastiĝo de Esperanto.

Pli da informoj:
http://www.esperanto-nuernberg.de/ - Esperanto-grupo Nurenbergo
http://www.stadtverfuehrungen.nuernberg.de/ - Stadt(ver)führungen in
Nürnberg

Amike,
Grigory Grin
http://eo.bereg.vorota.de

 

Karaj gesamideanoj,

Okaze de la ĉijara aranĝo de specialaj urbgvidadoj nomitaj "Stadt(ver)führungen" en Nürnberg ankaŭ la loka Esperanto-Grupo partoprenis kun urbgvidado en Esperanto kaj germana lingvo, kiun gvidis Pit Hauge.
Por Eŭro 5.50 oni rajtis partopreni al diversaj gvidadoj eĉ ek de la 16:30 horo la 24an ĝis la 26an de junio je la 17a horo.

Nia urbgvidado okazis la 25.06.2005 je la 15a horo.
www.stadtverfuehrungen.nuernberg.de

Anny Hartwig

unua prezidantino de la Esperanto-Grupo Nürnberg


Geheimnisvolles Esperanto
Wussten Sie schon, dass 1888 in Nürnberg die erste Esperanto-Gruppe der Welt gegründet und dass 1889 von der Nürnberger Druckerei Tümmel die erste Esperanto-Zeitung gedruckt wurde? Um die geheimnisvolle Sprache Esperanto zum Erklingen zu bringen, führte die zweisprachige Führung durch die Sebalder Altstadt.
Eine Führung in Esperanto und deutsch.

25.06.2005: 15:00 Uhr
Veranstalter: Esperanto-Gruppe Nürnberg e.V.
Schwerpunkt: Geheim(zeichen)-Sprache

www.stadtverfuehrungen.nuernberg.de

 

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05

 

Zurück zur Indexseite mit älteren Informationen aus dem Gruppenleben der Esperanto-Gruppe Nürnberg e.V in Deutsch

 

Reen al la esperantlingva indekso-paĝo kun malnovaj informoj el la grupvivo de la Esperanto-Grupo Nurenbergo r.a.