Bardaj kantoj, ankaŭ en Esperanto
koncertoj de Sergej Orlovskij - Studio "Bereg" (Bordo) el Nurenbergo
Karaj gesamideanoj,
Mi informas vin pri la koncertoj de Sergej Orlovskij - Studio "Bereg" (Bordo) el
Nurenbergo.
-------------------------------------------------------------
La 6-an de junio, "Profunda vi estas, rusa
animo"
Gemeinschaftshaus in Nürnberg-Langwasser, Kultur-Treff, je 19:00.
Kotizo 5,- EŬR.
En programo: rakonto pri la radikoj de rusa animo, «mezurado»
de ĝia profundo per sonbendoj de arĝenta voĉo de Rusio -
Evgenia Smoljaninova,
kuna muzikado de kondukanto kaj aŭskultantoj.
Dulingvaj komentoj: ruse kaj germane. La kantoj estas en la rusa.
Post la baza programo estos prezentata 2-3 kantoj en Esperanto
el la estonta E-programo.
Plu da detaloj:
http://bereg.vorota.de/Bereg_eo_Programoj_RusaAnimo.AxCMS
-------------------------------------------------------------
La 11-an de junio, "Adiaŭ, imperio"
Kulturladen Röthenbach (Röthenbacher Hauptstrasse 74, 90449 Nurenbergo),
je 19:00.
Kotizo 6,- EŬR.
En programo: kanta rakonto pri diversaj animstatoj de vivanta sovetia
homo, rompinta la efikon de imperia maŝino de iama Sovet-Unio. Rakontas
Bardo-Vaganto,
kies vivovojoj krucigis teritorion de iama Sovet-Unio
kaj surface, kaj de la profundo.
Sonas "stridaj" kantoj diversstilaj kaj diversĝenraj: bardaj, elmigrintaj,
likiro de digno, mistikaj, dediĉoj, valsoj, ktp.
Estas motrataj lumbildoj de sovaĝa naturo, sanktaj lokoj kaj fotoj de
batalantoj por la homaj rajtoj.
Kantoj en la rusa. Mallongaj komentoj en la rusa kaj la germana.
Post la baza programo estos prezentata 2-3 kantoj en Esperanto
el la estonta E-programo.
Plu da detaloj:
http://bereg.vorota.de/Bereg_eo_Programoj_AdiauxImperio.AxCMS
-------------------------------------------------------------
La 16-an de junio Sergej prezentos 1-2 kantojn en Esperanto
por la interesuloj ĉe la
Informvespero de la
Esperanto-Grupo Nurenbergo
pri Esperanto kaj
enkondukta kurso por komencantoj en la Villa Leon
en Nurenbergo.
-------------------------------------------------------------
La 14-an de julio ni kantos esperante kaj ruse ĉe BUGA-05
laŭ invito de Munkena Esperanto-Klubo.
-------------------------------------------------------------
Esperanto-versio de la paĝaro de studio "Bereg" estas trovebla
de nun ĉi tie:
http://bereg.vorota.de/Bereg_eo_Hejmpagxo.AxCMS
Tie vi ĉiam trovos aktualan kalendaron, kaj ankaŭ povas
aŭdi ekzemplojn de kantoj:
http://bereg.vorota.de/upload/EmigrantenWalzer_1521.mp3
Vi povas plusendi ĉi tiujn informojn al ĉiuj, kiuj
povas interesiĝi pri la eventoj.
Se vi intencas veni, bonvolu sciigi al mi antaŭe.
Kun amikaj salutoj,
Grigory Grin