Interesa gasto el Kaliningrado (Kenigsbergo) vizitos la Munkenan E-klubon
Karaj geamikoj,
venontan ĵaŭdon (12.5.) prelegos en nia klubo gasto el Kaliningrado (Kenigsbergo) pri sia urbo kaj pri aliaj interesaj aferoj. Li nomiĝas Aleksander Korĵenko kaj
kune kun sia edzino eldonas la "ondo"n.
Li partoprenis je la GEA-kongreso en Bad König kaj nun vizitos interalie nin.
Estus bone se ankoraŭ venos membroj, kiuj ĝenerale evitis viziti la prelegojn en nia klubo.
Saluton
Karl Breuninger
Auf Deutsch:
am 12.5. besucht uns ein Gast aus Kaliningrad (Königsberg) und hält einen kurzen Vortrag über die Stadt und über sonstige erwähnenswerte Ereignisse.