Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Rusaj bardoj en Nurenbergo ekkantis esperante

La 16-an de aprilo 2005 en Nurenbergo (Germanio) la barda klubo "Bereg" (Bordo) okazigis kantadan vesperon sub la titolo "Vilaĝaj kunsidoj en Eŭropo - kantu kun ni".
Tiaj vesperoj celas trovi la eblajn fenestrojn de kontakto kaj interŝanĝo inter diverslingvaj kulturoj en Eŭropo. Aŭditorio, konsistanta kaj el ruslingvaj kaj el germanlingvaj aŭskultantoj, partoprenis en la kantado kunkantetante kaj kunludante perkutinstrumentojn.

Krom la kantoj ruslingvaj kaj ukrainlingvaj unuafoje estis prezentita kanto en Esperanto. Por tiu ĉi vespero estis elektita la kanto "Niaj trajnoj" de Mikaelo Bronŝtejn (
http://www.ikso.net/kantaro/Niaj_Trajnoj) - parodio al la kanto "Nia trajno" de Ĵomart kaj Nataŝa.
La partoprenantoj kun granda intereso aŭskultis la kanton, kies tekston, preparitan laŭ legometodo de Ilja Frank, ĉiuj ricevis (
http://www.vorota.de/upload/Nia_Trajno_Bronsxtejn_1591.doc).

La klubo "Bereg" planas novan kantan vesperon, plene dediĉita al Esperanto, en kunteksto de sia projekto "Bardoj de la mondo". La projekto klopodas rekonstrui la nomĉenon de bardoj de Orfeo ĝis nuntempo kaj ilian kantan heretaĵon kaj prezenti tion al la komunumo.

La klubo "Bereg" estus dankema por ĉiu helpo pri la preparado de la Esperanto-vespero.

Kontaktoj:
Sergej Orlovskij

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05