Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

„Juna amiko“ aperas kun pli dika aspekto

Aperis la unua numero de „Juna amiko“ por la jaro, kaj la unua laŭ la nova 52-paĝa amplekso. Kvar plen-koloraj kovril-paĝoj entenas buntan sandviĉon da novaĵoj kaj legindaĵoj. Se vi mem ne abonas, kontaktu peranton por vidi specimenon kaj aboni. Meze de la revuo estas 6-paĝa sekcio por subteni kaj prezenti la projekton "Interkulturo". Mondmapo montras, kie troviĝas ĝiaj grupoj, tekstoj klarigas ĝian celon kaj oferton kaj donas ekzemplojn pri la enhavo de la ret-paĝaro de la projekto kaj invitas al novuloj aliĝi.

Vizitu la ret-paĝon de „Juna amiko“ ĉe <
www.junaamiko.inf.hu> por vidi liston de perantoj, la bazan vortliston de la revuo, kaj pli. Por vidi artikolojn el malnovaj numeroj iru al <www.lernu.net>, kie vi trovos rubrikon „Juna amiko“ en la biblioteko.

Ni jam havas 650 abonantojn por la jaro. Por ke la revuo vere prosperu, ni bezonas 800. Estu vi unu el ili! „Juna amiko“ transformiĝis - nova grafiko, novaj rubrikoj, nova spirito. Provu nun!

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-----------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05