Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

*********************************************************
INFORMITALE 45
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************



www.ukflorenco2006.it

Italaj esperantistoj en ekspozicio en Florenco

De la 8-a ĝis la 10-a de aprilo okazis en Florenco ekspozicio pri
ekologiaj temoj, TERRAFUTURA (estonta mondo), en kiu Itala
Esperanto-Federacio partoprenis per propra budo, en kiu deĵoris ĉefe
esperantistoj el Florenco kaj la ĉirkaŭa regiono.

Centoj da vizitantoj estis informitaj pri Esperanto kaj ricevis ĝis
elĉerpiĝo plurajn informilojn. Cetere la okazo estis utiligata por testi
la reagon de la publiko al la nova inform-materialo de Itala
Esperanto-Federacio.

Multaj vizitantoj surloke esprimis intereson lerni Esperanton kaj rete kaj
per tradicia kurso.
La grupo de Florenco estas aranĝanta ĝin, en la kadro
de la pretig-laboroj por la Universala Kongreso okazonta en Florenco en 2006.

***************

Pliaj informoj pri la UK ĉe: 
www.ukflorenco2006.it aŭ
<
uk2006.informoj@esperanto.it>.

Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in
formitale/

LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38  IT-20143 Milano, Italujo,

Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

_______________________________________________
Informitale mailing list
Informitale@carpani.homelinux.net
http://carpani.homelinux.net/mailman/listinfo/informitale

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05