Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Pri informado

Karaj informantoj,

en 
http://uea.org/informado/index.html  vi povas trovi materialojn por informi pri Esperanto kaj pri lingvaj homaj rajtoj.  Mi altiras vian atenton al la plurlingvaj afiŝetoj okaze de la tago de gepatraj lingvoj, kiuj estas utilaj tra la tuta jaro, laŭ mi, por respondi al la akuzo: "vi volas forigi ĉiujn lingvojn!", kiun oni de tempo al tempo renkontas.

Ĉar tiu paĝo estas la paĝo de UEA pri informado, eble vi volos kritiki ĝin aŭ proponi enmeti pli da materialoj (aŭ pli da ligoj al aliaj jam ekzistantaj inform-materialoj en pluraj lingvoj), aŭ eble simple uzi la tie ekzistantajn materialojn por informi.

Ĝenerala debatado pri informado terure mankas en la lastaj tempoj, kaj same mankas raportado pri sukcesaj inform-agadoj faritaj naciskale. La taŭga listo por raporti pri tio estas <
informado@yahoogroups.com>.

Tute aparte en
http://uea.org/informado/un-deklaro.html vi trovas la lastan deklaron al la komisiono pri Homaj Rajtoj de UN (Dankon, Dirk Bindmann, pro la enmeto). Ankaŭ ĝin en naciaj lingvoj povus esti uzata por informi.

Amike

Renato

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-----------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05