Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

61-a Internacia Junulara Kongreso 31.07 – 7.08.2005 en la pola urbo Zakopane

 

Jam 302 personoj el 38 landoj aliĝis al Internacia Junulara Kongreso 2005. Se vi aliĝos frue estos pli bone por vi -post 1 majo aŭ surloke oni devos pagi malrabaton de 15 eŭroj. Zakopane – la kongresurbo - estas tre populara loko ĉe turistoj kaj ĝi troviĝas sude de Pollando, en Tatroj-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin „la vintra ĉefurbo de Pollando”. Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la organizantoj de IJK diras pli: „Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando -  somera  ĉefurbo de Esperanto”.

La kongresa temo estas „Unueco en diverseco”. Ni montros al vi kelkajn aspektojn de egalrajteco: minoritata, lingva, religia kaj handikapula. Tre gravas, ke ni organizos la kultur-lingvan festivalon en urba parko, do povos ĝin viziti ĉiuj dezirantoj el Zakopane.

Krom tio ni jam certas, ke okazos inter aliaj: seminario poj junaj instruistoj de Esperanto „Flugiloj de malfacila vento”, kursoj de Tai Ji Tsu, de la pola lingvo kaj de la surdmutula gestlingvo,  koncerto de JoMo.

Dum IJK okazos ankaŭ ekskursoj. Vi havos kelkajn eblojn. La unua estas la salminejo Vjeliĉka (Wieliczka), kiun cetere vizitis Ludoviko Zamenhof dum UK en Krakovo en 1912. La dua estas la iama hitlera koncentrejo Auschwitz – Birkenau. En tiu ĉi loko dum la dua mondmilito estis mortigita pli ol miliono da homoj, antaŭ ĉio judoj. En 1979 la papo Johano Paŭlo II, preĝis tie por observado de la homaj rajtoj en la mondo. La lasta, tria eblo estas tuttage promeni tra Nacia Parko de Tatroj-montaro. Se vi havos bonŝancon, vi renkontos tie lokajn bestojn: ŝafojn, marmotojn, ursojn kaj ĉamojn.

Oportuna estas ankaŭ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon – oni povas unue partopreni UK-n en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj finfine viziti IJS-n en Hungario. 
Tio estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaŭ interloka vojaĝado estas facila!

La alta protektanto de la kongreso konsentis esti la prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski.

Ni invitas vin al Zakopane de 31. julio ĝis 7. aŭgusto 2005. Pliajn informojn vi trovos en la ttt-ejo
www.tejo.org/ijk.

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05