Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Dufoje Bulonjo en Libera Folio

Kortuŝa sukceso en Bulonjo

En aŭgusto 1905 en la nordfranca marborda urbo Boulogne-sur-Mer kolektiĝis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. De tiam Universalaj Kongresoj okazadis ĉiujare, kiam ne malhelpis mondmilitoj. En 2005 Pli ol 500 homoj el 23 landoj kolektiĝis samurbe por festi la centjaran jubileon de esperantistaj kongresoj.

"La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon", rakontas Raita Pyhälä kiu verkis raporton por Libera Folio.

"Oni marŝis, malantaŭ uniformita  muzikistaro, al la Placo Zamenhof.
Alparolo, florkron-metado, aŭskultado al  du himnoj... oni malgraŭ la malgrandeco de la placo, fakte parkejo antaŭ  urbokvartala stacidometo, ne povis esti kaptita de la pompo aŭ soleneco de  la momento", rakontas Ziko M. Sikosek, kiu prelegis en antaŭkongresa simpozio.

***

Femina - mikspoto kun civita stampo

En marto aperis la unua numero de Femina, revuo kiun laŭdire posedas Feminisma Esperanta Movado kaj eldonas LF-koop. La ĉefredaktoro Agneta Emanuelsson nenion verkis en la unua numero, kaj al peto de Libera Folio pri recenz-ekzemplero respondis, ke ŝi ne havas ekzempleron. Male ol la ĉefredaktoro, nia aŭtoro Cecilia Gülich sukcesis ricevi ekzempleron. Laŭ ŝi temas pri miksaĵo de iuj interesaj artikoloj kaj aliaj, stampitaj de civita retoriko aŭ simple enhave kaj intelekte malaltnivelaj kaj apenaŭ feminismaj.

***

La Centra Oficejo de UEA ne translokiĝos

La unuan de aprilo Libera Folio rakontis, ke la CO de UEA translokiĝos al Samarkando. Ĉiuj citaĵoj en la artikolo estas aŭtentikaj, sed la novaĵo validis nur en la tago de la publikigo. En Danio unu el la ĉefaj tagaj ĵurnaloj, Berlingske Tidende, en la unua de aprilo rakontis ke tute ne pasis 200 jaroj de la naskiĝo la verkisto H.C. Andersen, sed nur 199 jaroj, tion montris novaj esploroj. Kaj la ĉefa novaĵ-elsendo de la rusia televido rakontis, ke la turo Big Ben en Londono devos esti rekonstruita en la formo de la cifero 1, ĉar alikaze ĝi falos. Same surprizajn novaĵojn oni denove povos legi post unu jaro.

***

Legu pli en Libera Folio! Pli ol 14.000 vizitoj dum marto!
http://www.liberafolio.org

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05