Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Velura Sezono

11-a  internacia festivalo de E-kanto,

dediĉita al "Jaro de Kartvelio en Ukrainio" 

(Jalta, 10-18-an de septembro)

 

Jalta estas fama ripozurbo en la duoninsulo Krimeo ĉe la Nigra Maro (Ukrainio).

Ĝi estis unu el la luliloj de la internacia pionira Esperanto-movado.

Pasintjare post multjara interrompo ĉi tie reaperis la fama E-festivalo “Velura Sezono”.  Pro la sukcesa organizo de la festivalo kaj aliaj  agad-eroj jalta E-klubo “Tero” iĝis laŭreato de la urba konkurso “Socia rekono”

 je  konkursero  “socia organizaĵo de 2004 jaro”.

La festivalo okazas ĉiam en la tempo, kiun oni nomas en Jalta “velura sezono”, kiam la maro varmas, la suno mildas kaj fruktoj abundas. Ĉar  septembre en Jalta   estas amaso de ripozantoj kaj turistoj  el Rusio, Ukrainio kaj aliaj landoj, la ĉefa celo de la festivalo estas propagando de Esperanto al la ekstera publiko. Tial  en la koncertoj partoprenas ankaŭ neesperantistoj  kaj la koncertoj  okazas en la centra urboplaco kaj en granda halo de la Urba Kultura Centro por ĉiuj dezirantoj.

 

En la programo:

 Koncertoj, ekskursoj, turistaj marŝoj, seminario pri muzika E-kulturo,

E-kursoj, nokta barda kafejo, nokta koncerto sur la kajo, nokta naĝado  k.a.

 

 

La festivalon organizas jalta E-klubo “Tero” kune kun la subtenantoj: Societo de subteno kaj defendo de ukraina kulturo "Espero", jalta kartvela komunumo  kaj jalta klubo de aŭtoraj kantoj.

 

La retejo   www.jaltaespero.narod.ru

 

Organiza teamo:  espero@yalta.crimea.ua    tero@yalta.us

UA-98612,  Ukrainio, Jalta-12,  p.k. 74,  Esperanto

Tel. (+380-654)231651, Jefim Zajdman

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05