Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

ESPERANTO KAJ GOOGLE
----------------------------------------------------

Saluton, karaj!

Bonajn novaĵojn!
Jen:

Helpu esperantigi Google-ajn servojn!

Verŝajne multaj scias, ke serĉilo Google povas funkcii en Esperanto. Por tio nur necesas indiki Esperanton kiel vian preferatan lingvon en la opcioj de la retumilo.

Aŭ elekti iom pli longan adreson
http://www.google.com/intl/eo/

Sed krom la serĉilo Google nun havas aliajn servojn: ekzemple avangardan poŝtan servon Gmail kaj beta-versian servon Google-grupoj, sufiĉe similan al Yahoogroups.

Ilia granda avantaĝo por ni estas, ke ili ankaŭ povas iam iĝi Esperantlingvaj - se ni mem helpos al tio.

Momente tie laboras kelkaj volontuloj, inter alie ankaŭ mi, sed la kvanto de tradukendaj frazoj estas ankoraŭ tro granda. Ĵus ni atingis, ke Gmail estas preskaŭ fintradukita

dum la Grupa servo estas tradukita je 21%.  En ĝi restas traduki ĉirkaŭ 1700 frazojn.

Kiel aliĝi al la tradukado?

Venu al https://services.google.com/tc/Welcome.html kaj registriĝu.  Ve, necesas scipovi la anglan, el kiu okazas la tradukado.

Por konatiĝi kun la grupa servo venu al
http://groups-beta.google.com/.

Tie cetere jam eblas krei novajn grupojn - por kiuj iam en ne tre fora estonteco elekteblos ankaŭ E-interfaco.

Andrej Grigorjevskij
Estrarano UEA

*********************************************************************
*********************************************************************

Reklamo pri Esperanto aperos tra Google

Pli ol 30.000 vizitojn monate ricevas la retejo "Lernu.net", kie eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj vivigas la projekton, kiun financas la organizaĵo Esperantic Studies Foundation.


Ankaŭ tra la popularega ret-serĉilo Google baldaŭ disvastiĝos reklamo pri "Lernu.net". Fine de marto la teamo de la retejo sukcesis gajni konkurson de Google pri senpaga reklamo.

De tiam aktivuloj preparadis la reklam-ŝildojn kiuj aperos diversloke en la reto fine de majo aŭ komence de junio

Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org

inf:
Kalle Kniivila

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05