Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Temo de la monato de Lingva Prismo

Saluton,

La temo de aprilo de Lingva Prismo,
www.lingvo.info,  estas la influo de novaj teknologioj kiel ekzemple tekstmesaĝoj al lingvo. Ni demandas ĉi tiun monaton:

Ĉu novaj teknologioj ŝanĝas nian lingvon?

Kiun efekton havas novaj komunikadmanieroj kiel ekzemple tekstmesagxoj per posxtelefono al lingvo? En telefonmesaĝoj pli kaj pli mallongigoj estas uzataj, ĉar la nombro de la literoj de unu mesaĝo ordinare limiĝas al 160. Por multaj MTM-frenezuloj gramatiko kaj ortografio ne gravas.

Hispanaj instruistoj avertas studentojn pri la uzo de MTM-mallongigoj en ekzamenoj. En Francio infanoj estas forgesantaj kiel uzi akcentojn, ĉar ili ignoras ilin, kiam ili ĉatumas aŭ sendas mesaĝojn. Ĉu ili simpligas aŭ eĉ riĉigas siajn lingvojn aŭ ĉu ili ruinigas ilin?

Ni estas scivolaj pri viaj spertoj kaj antaŭgojas pri viaj kontribuoj al nia forumo.cxe
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo

Amike
____________________________________

Cornelia Blome
Redaktorino de Lingva Prismo
____________________________________

www.lingvo.info

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05