Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Ĝangalo nun kostas monon

Lunde vespere laŭ la eŭropa horo malaperis el la reto Ĝangalo. Laŭ  informo afiŝita en la retejo la problemo estis kaŭzita de la longe reklamata renovigo de la tuta portalo.

Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa  horo Ĝangalo revenis, kun ŝanĝita aspekto. Tamen nun diversaj servoj de  la portalo kostos monon. Por eŭropanoj duonjara abono kostos 35 eŭrojn.
Malaperis ankaŭ la ĝisnuna ebleco mem enmeti noticojn.

***

La konata verkisto Baldur Ragnarsson regule kontribuas al la revuo Juna Amiko per portretoj de la plej gravaj esperantlingvaj aŭtoroj. "Mi verkas tiujn kulturbildojn por junaj progresantoj, tial la lingvaĵo estas sufiĉe simpla. Tamen mi opinias ke ili havas ioman valoron eĉ por spertaj esperantistoj", li opinias. La unua artikolo temas pri la unua aŭtoro en Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Kun permeso de la aŭtoro ni regule aperigos "kulturbildojn" de Baldur Ragnarsson en Libera Folio.

***

Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05