Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj
En junio 2005 festas sian centjariĝon la revuo Esperanto,
nuntempe la oficiala organo de UEA. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson sekvis la
revuon pli ol duonon el ĝia ĝisnuna vojo. La unua numero, kiun li ricevis
januare 1953 entuziasmigis lin per artikolo de Ivo Lapenna. Tamen dum la lastaj
jaroj li preskaŭ ĉesis legi la revuon. "Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj
malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro
plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere
kaj grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj", li demandas sin,
komentante la strebadon de la nuna redaktoro igi la
revuon pli proksima al ordinaraj esperantistoj.
Legu la artikolon de Baldur Ragnarsson en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org