Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Reta kurso en sveda universitato

Reta kurso pri Esperanto en sveda universitato

Sepdek studentoj anoncis sin por unika interreta universitata kurso pri Esperanto, kiu komenciĝos en la universitato de Umeå en norda Svedio

ĉi-aŭtune. La kurso estas la unua en sia speco, ĉar ĝi estas organizata de granda universitato sed okazos nur en la reto. La kursa retejo, kiu estos alirebla nur por partoprenantoj, enhavos interalie son-dosierojn, babilejon kaj elŝuteblajn tekstojn. Simila kurso pri la ĉina lingvo pli frue allogis 120 studentojn.

***

La fino de l' mondo

En antaŭe nepublikigita novelo de Sten Johansson la ĉefpersono estas trafata de la fino de la mondo dum prelego pri skeptikismo kaj raciismo en la esperanta beletro. "Vera raciismo signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin", rezonas la ĉefpersono jam post la fino de la mondo.

***

Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05