Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Humanista koalicio akceptis Esperanton

Aleksandr Osokin el Sankt-Peterburgo informis:
---
La 1-2-an de majo en Peterburgo okazis la 9-a konferenco de la Internacia Koalicio "Por la Humanismo!"

Enkadre de la programo de la konferenco Oksana Burkina elpaŝis kun la prelego "Humanismaj tendencoj en la moderna socio. Lingvistika aspekto".

La plej grava rezulto de la prelego estis unu el oficialaj decidoj de la konferenco: "Akcepti Esperanton kiel la lingvon por internacia komunikado de la Koalicio. Establi kontaktojn kun
humanistoj-esperantistoj"

Trovi informojn pri la konferenco kaj ties decidoj vi povas ĉe:
http://forhumanism.org/?target=ru/conf2005_about.html

-------------
Oksana Burkina estas peterburga E-aktivulino, studanta nun en postdiploma fako de la Peterburga ŝtata universitato kaj verkanta disertaĵon pri moderna fonologio de Esperanto.

Ŝi estas REJM-komitatano kaj membro de TEJO.

(publikigita ĉe
www.peterburgo.info)

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05