Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

*********************************************************
INFORMITALE 46
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************



www.ukflorenco2006.it
 

Nova leĝpropono pri Esperanto en la itala Parlamento



La kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio, konata ankaŭ kiel "hungaraj rajtoj-eŭropaj rajtoj", celas doni al ĉiuj civitanoj de EU-landoj la rajton, kiun havas hungaraj civitanoj, lerni Esperanton kaj esti ekzamenata pri Esperanto fine de la mez-grada lernado. Ĝi celas kaj gvid-linion de la Eŭropa Parlamento kaj leĝojn en la unuopaj landoj de EU.

Efektive nuntempe oni malpermesas al la junularo de EU formale lerni Esperanton en la lernejo, dum la gnomoj de la edukaj ministerioj kaŝe elektis sen publika diskuto difinitan lingvon, kiu iĝas deviga ĉie.

Estas maldemokrate diri: neniu volas lerni Esperanton. La ekzemplo de Hungarujo, kie oni ja havas la elekton, montras, ke tamen multaj volas lerni ĝin.

En tiu kadro estis prezentita al la itala Parlamento la 10-an de marto leĝpropono, kiu nun ricevis la numeron 5714 kaj aperis en la presitaj parlamentaj dokumentoj.

Ĝin prezentis la deputitoj BARBIERI, RANIELI kaj MEREU, kaj ĝia tuta titolo estas: "Normoj pri la aliro al la studo kaj uzo de la internacia lingvo Esperanto".

La ĉefa artikolo estas la unua, kiu asertas, ke "Inter la elekteblajn fremdajn lingvojn en la ŝtataj devigaj lernejoj oni enkondukas Esperanton."

Kompreneble nun devas okazi tuta prem-kampanjo je la italaj parlamentanoj por ke la propono estu efektive diskutata kaj aprobata.
Eble la Universala Kongreso en Florenco en 2006 kaj la kunligitaj inform-laboroj povos helpi.

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo


***************

Pliaj informoj pri la UK ĉe: 
www.ukflorenco2006.it aŭ
<
uk2006.informoj@esperanto.it>.

Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in
formitale/

LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38  IT-20143 Milano, Italujo,

Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

_______________________________________________
Informitale mailing list
Informitale@carpani.homelinux.net
http://carpani.homelinux.net/mailman/listinfo/informitale

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05