Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Belas Skotlando dum junio

Partoprenu vere historian okazon. La plej longdaŭra kongres-serio seninterrompa atingos la centan! La 10an ĝis la 13an de junio 2005 okazos en la urbo Largs la Skota Kongreso de Esperanto.
John Francis, poeto, romanverkisto, kaj ano de la Kvaropo parolos pri siaj memoroj de la aliaj kvaropanoj, Auld, Dinwoodie kaj Rosetti. Kaj aliaj elstaruloj honoros la Skotan Skolon.
Renato Corsetti, Prezidanto de UEA, partoprenos kaj faros la festparoladon.
La kongreso baziĝos en la apuddelta urbo Largs, sed dimanĉe ni kongresos sur la pitoreska insulo "Great Cumbrae", kaj kunvenos en la belega "Katedralo de la Insuloj"
(vidu bildojn ĉe
http://www.undiscoveredscotland.co.uk/cumbrae/cathedral/ )
Ankoraŭ restas tempo por aliĝi.....NE MALTRAFU LA OKAZON!
Detaloj de la programo haveblas ĉe
www.skotlando.org kaj de tie vi povas elpresi aliĝilon.
 
Hju Rid

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/05