Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Kajto" ĉe la 3a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand

 

La muzikgrupo Kajto, kiu ĵus ricevis la FAME-kulturpremion, prezentos koncerton dum la 3a Novjara Renkontiĝo (NR) en la kastelo Marienburg en sudokcidenta Germanio, 60 kilometrojn de Trier. La kvarpersona muzikistaro, kiu ekde 1988 ludas en Esperantujo, famiĝis per vigla muziko kaj kvin lumdiskoj kun esperantlingvaj kantoj.

Ĝis nun 109 aliĝintoj el deko da landoj

Ĝuos la koncerton de Kajto pli ol cent partoprenantoj, inter kiuj sesdeko venos el dek diversaj landoj de Hispanio ĝis Rusio; ĉeestos almenaŭ dek ses Esperanto-familioj kun trideko da infanoj, kiuj certe iom vigligos la tuton sub sperta gvido de Kim Henriksen. La nomoj de multaj aliĝintoj troviĝas sur la paĝo
http://www.esperantoland.org/nr/nr3ni_partoprenos.php

Pupteatro, ekskursoj, prelegoj, kursoj kaj silvestra festo

Dum NR okazos krome pupteatra prezento de Ĉristoph Frank, kiu ankaŭ gvidos kurson pri pupludado por plenkreskuloj kaj infanoj. Pluraj ekskursoj gvidos la interesitojn al vinkelo kaj al naĝejo kun saŭno kaj krome verŝajne al la urboj Trier kaj Bernkastel kaj al la kastelo en Coĉem.

Diversaj partoprenantoj ofertos prelegojn, István Ertl faros literaturan prezenton, aliaj ofertos kurson, ekzemple pri dancado aŭ senstreĉiĝo. Dum la silvestra nokto ni ĝuos konvenan bufedon kaj povos danci laŭ diskoteko sub la sperta gvido de Dirk De Weerdt. Kaj certe ĉiutage okazos multaj interparoloj kaj amika kunestado en la NR-kafejo.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la unuaj du tagoj de la aranĝo; progresantoj ĝuos lingvan        subtenon kaj supozeble estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Krome ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj; ni provos kombini amuziĝon kun lingvolernado, kaj esperas tiel kontribui al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Komune festi la Novan Jaron

Estu bonvena por komune festi la Novan Jaron dum la 3a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand

Lu Wunsch-Rolhoven
EsperantoLand

--

Pliajn detalojn trovu sur http://www.esperantoland.org/nr aŭ petu ilin
retletere de luCHEesperantoland.org (anstataŭigu CHE per @)


--

Kreskigi Esperantujon
http://www.EsperantoLand.org

3a NR - Novjara Renkontiĝo

http://www.EsperantoLand.org/nr

SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
http://www.EsperantoLand.org/somere

Libroj - muziko - gazetoj
http://www.EsperantoLand.org/libroj

Renkontiĝaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/renkontighoj

Mapoj de Esperanto-grupoj
http://www.EsperantoLand.org/grupoj

Esperanto-kursoj sur mapoj
http://www.EsperantoLand.org/kursoj
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04