Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

IS-Aliĝilo pretas

 

Saluton,

mi ĝojas ke mi (finfine) povas anonci, ke la retpaĝaro de IS nun funkcias, inkluzive de la
aliĝilo:

http://www.internacia-seminario.de/2004/ .

IS ĉiujare okazas de 27-a de decembro ĝis 3-a de januaro en iu germana urbo, ĉijare denove en Wetzlar.


La temo de la ĉi-jara IS estos:

"Kulturaj diversoj - problemoj kaj perspektivoj"

Okazos diskutrondoj, prelegoj kaj aliaj interesaj eventoj pri tiu temo, sed ankaŭ distra programo.
Vespere estos bona muzika programo, nokte okazas diskejo, gufujo kaj videblos filmoj kun esperantaj subtitoloj.

Se vi aliĝos (kaj antaŭpagos) ĝis fino de oktobro, vi estos en la unua (iom malpli kosta) aliĝkategorio.

(Kaj vi povos certi pri lito nur, se vi frue aliĝas,  ĉar ĉifoje estas malpli da litoj en la junulargastejo
 - sed estos pli da spaco en la memzorgantejo.)

Aliĝu tuj!
Paŭlo
--
Paŭlo Ebermann
(Afergvidanto de Berlina Oficejo de GEJ, sed nun
estas privataj opinioj, ne tiuj de GEJ.)

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04