Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 



Raporto pri BAVELO-Seminario de 8a-10a de oktobro 2004

Modela kunlaboro en Baden-Virtembergo:

Francoj kaj germanoj, junuloj ka plenkreskuloj en komuna semajnfino sur kastelo Teck

La Esperanto-organizoj de France-Est kaj Baden-Württemberg eluzas sian najbarecon por komune "seminarii" respektive "staĝi" unufoje po jaro.
La kastelo Teck ĉe Kirchheim/Teck de la 8a ĝis la 10a de oktobro gastigis kvindekon da lernemuloj de ok- ĝis 68 jaraĝaj. Libroservis Jean Luc Thibias, la prezidanto de France-Est. Kvin diversaj kursoj kontentigis la diversajn bezonojn de la partoprenantoj.Atentindas nepre la modela kunlaboro de la generacioj en tiu aranĝo: GEJ kune seminariis kun GEA. Iniciatis la kunan entreprenon la landa sekcio de GEJ en Baden-Württemberg, "BAVELido". Volonte akceptis BAVELO, la landa sekcio de GEA.

La komunan agadon de la generacioj kompletigis infankurso sur Teck, gvidita de Renate Steinke, instruistino en elementa lernejo, kune kun Alois Eder. Partoprenis 5 infanoj pli malpli dekjaraj. Kromaj du 15jaruloj partoprenis en la kursoj por plenkreskuloj.
La junularo havis parte siajn proprajn programerojn, kaj ankaŭ uzis  la ofertitajn kursojn laŭinterese. Bone fruktis evidente la kunlaboro: riĉis la programo, samtempe la junuloj ĝuis la kuneston inter samaĝuloj.

En la "bukeda kurso", tiel nomita ĉar ĝi estas bunta bukedo da diversaj temoj, prelegis la heso Andreas Emmerich, GEA-prezidanto, la bavaro Michael Scherm, same prezidanto, sed de la "Asocio de Germanaj Esperanto-instruistoj" (AGEI) kaj Manfred Westermeyer el Gundelfingen ĉe Freiburg.

Andreas klarigis bazajn sciojn el ekonomiko kaj aplikis ilin al la kampo esperantomovado.
Michael malŝlosis al siaj aŭskultantoj la komprenon de la en Germanio nekonata, sed en Ĉeĥio fama satira poemo "La bapto de Caro Vladimir" de Karel Havliĉek Borovsky, pionira ĉeĥa ĵurnalisto.
Manfred traktis ekologiajn problemojn ekzemple de la Danuba Delto, montrante ke la diversaj interesoj de najbaraj ŝtatoj endanĝerigas la teneran ekologian ekvilibron de tiu regiono, kie vivas multegaj maloftaj specioj de plantoj kaj bestoj endanĝerigitaj.

La brazilano Edmilson Lima Serejo kaj la franco André Grossmann gvidis progresigajn kursojn, la unua sur baza, la dua sur pli alta lernnivelo. Konversacia kapablo estis unuaranga celo de ambaŭ.          .

En la adiaŭa asembleo la infanoj prezentis sin, siajn dialogo- pupojn kaj du lernitajn kantojn je granda ĝojo de ĉiuj.

Alois Eder

Haveblas ankaŭ kelkaj fotoj je la kutima loko
http://www.aliaflanko.de/foto

Ĝis volonta revido en similaj aranĝoj,

Robert Bogenschneider

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04