Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Datenbazo de organizantoj de koncertoj, teatraĵoj, spektakloj ktp. kadre de la artista datenbazo


Saluton!

La artista datenbazo estis lanĉita en marto 2004 kun la celo kolekti informojn pri artistoj aktivaj ene de Esperantujo por plifaciligi la kunordigadon da koncertoj kaj aranĝoj. Kiel parto de la artista datenbazo nun ekzistas datenbazo por organizantoj de koncertoj, teatraĵoj ktp. ĉu kadre de esperanto renkontiĝoj ĉu kadre de kluboj etc. Se vi estas organizanto de tiaj aranĝoj vi povas enskribiĝi ĉe
http://artista.ikso.net/db/oalsxut.php

La superrigardo de jam enskribitajn renkontiĝojn, klubojn ktp. troviĝas ĉe
http://artista.ikso.net/db/omontri.php

Aldone ankaŭ eblas por muzikistoj kaj muzikgrupoj enskribiĝi en la artista datenbazo ĉe
http://artista.ikso.net/db/malsxut.php

Ĝis nun entute enskribiĝis 31 aliĝintoj. Vi povas rigardi kiujn ĉe
http://artista.ikso.net/db/montri.php

Laste, se vi havas komentojn, plibonigojn aŭ eĉ volas mem kunlabori (aŭ kiel programisto aŭ enhave), tiam bonvolu. kontakti nin ĉe
artistadb@ikso.net

Dankon! :-)

Artistamike,
David-Emil kaj Flo

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04