NDR-televizio dum nia venonta studsesio
+Zamenhof-festo
Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA)
Interkultura Centro Herzberg
esperanto-zentrum@web.de
tel. 05521-5983 aŭ tel. 05521-71123
aŭ tel. 05521-1363 03.12.2004
Kara/j!
Ĝoju vin, denove venos televidoteamo!
Dum la lastaj monatoj ni multe laboregis por helpi por nia elstara
komunikadfilozofio "Esperanto", ni investis ideojn, monon kaj energion. Eblajn
mankojn bv. ankoraŭ pardoni.
Anticipe ni dankas por via kunhelpo kaj subteno!
Ni kreis por nia Esperanto-movado ekzemple:
1) pli grandan ejon (ĉ. 70 m2), seminariejon, arkivejon, grandan bibliotekon.
Okazis:
2) diversaj gastigoj
3) partoprenoj ĉe diversaj E-aranĝoj, ekz. en Hannover, Hess.Oldendorf, Dresden,
Halle, Leipzig kaj morgaŭ en Hamburgo
4) div. gazetartikoloj kun fotoj
5) oficiala feste inaŭguro i.a. kun nia urbestro
6) televidoteamo de MDR kun H.-. Wolfram filmis (emisio supozeble komence de
janauro 2005 ĉe MDR "Außenseiter-Spitzenreiter"
Je la venonta semajnfino denove venos dum 2 tagoj
TV-filmteamo, ĉifoje de NDR el Hamburgo por filmi nin dum la studsesio
(10. - 12.12.04, detalajn informojn vi jam ricevis
en lasta HEK).
Dum la studsesio i.a. prelegos Gerald Tucker el Aŭgsburgo (GEI), Otto Kern,
Peter Zilvar
Sabatvespere ni festos nian Zamenhof-feston.
(bv. informi nin rete aŭ telefone, kion vi volas manĝi aŭ ni poste realvokos vin.
La "televido" volas filmi nian ICH-ejon, "nian studsesion" (kun partoprenantoj,
GASTPARTO-PRENANTOJ ESTAS EGE BONVENAJ !), nian Zamenhof- resp. Kristfeston (i.a
prelegos Reinhard Burgmann el Hildesheim pri la UK en Pekino).
Krome la televidoteamo volas aŭdi (por la vasta televido-publiko, eble ĉ.
2.000.000 spektontoj en "Niedersachsen,ktp.) kompreneble kristnaskokantojn en (nia
lingvo)
Esperanto.
Bv. partopreni kaj bv. diskonatigi la "grandan Esperanto-eventon por 2004"!
Anticipe ni dankas por via rapida respondo!
Havu kontemplan au gajan duan adventsemajnfinon!
Koran saluton el Koromonto
Via ICH-teamo kaj EGS-estraro
ekz. Zsófia, Marika, Rita, Otto, Petro, ktp.