Germana televido filmis ĉe Interkultura Centro Herzerg
------------------------------------------------------------------
Je la naŭa de novembro 2004 venis
televidteamo MDR (Mitteldeutsche Rundfunk) el Berlin por
filmi la novan ICH en Herzberg/Harz. La ŝatata germana
prezentisto H.-J. Wolfram intervjuis Zsofia Korody (Hungario), Rita
Valciukaite (Litovio) Otto Kern kaj Peter Zilvar pri la hodiaŭa situacio
de Esperanto en la mondo kaj pri la rolo de la lingvo en
eŭropa integriĝo.
La ĉefintereson vekis la nova ICH (Interkultura Centro Herzberg), kiu
funkcias kiel Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA) kaj kiel
novagnoskita Kultura Centro de UEA. La filmteamo interesiĝis ankaŭ pri
muziko en Esperanto kaj ili filmis ankaŭ multajn librojn, ekzemple
Asteriks kaj Obeliks.
Komence de januaro 2005 parto de la intervjuoj estos videbla en konata
vespera televida diskutprogramo.
La jam funkcianta Esperanto-centro krom biblioteko kaj gazetarkivo havas nun
ankaŭ bonekipitajn seminariejojn.
Peter Zilvar