BELEGA SOMERO EN "SOMERE"
Sume 61 personoj partoprenis en la ĉi-jara 2a SOmera
MEzŭropa REnkontiĝo SOMERE, organizita de EsperantoLand.
La kunveno okazis en la vilaĝo Kall-Krekel sudokcidente
de Bonn, dum du semajnoj de la 26a de julio ĝis la 8a de
aŭgusto.
La aĝo variis inter unu kaj sepdek sep jaroj. 31 el la partoprenantoj
venis el eksterlando - el najbaraj landoj kiel Francio aŭ Belgio kaj
el pli foraj kiel Rusio, Sudafriko kaj Zimbabvo; aldone kunferiis
ekzemple ĉinino, vjetnamino, italo kaj jugoslavino loĝantaj en
Germanio. La 16 infanoj aĝis inter unu kaj dek du jaroj; sep el ili
venis el eksterlando. Entute ĉeestis homoj el 13 nacioj, kio kreis
tre agrable internacian rondon; la liston de la plej multaj
partoprenantoj oni trovas ĉe
http://www.esperantoland.org/somere/ni_partoprenos_somere2.php
.
Multfaceta programo kun ŝakturniro, infana teatraĵo kaj bivaka fajro
La partoprenantoj tre laŭdis la bonan etoson dum la renkontiĝo en
agrabla domo kun ĉarma ĝardeno, en kiu eblis babili, ludi,
kradrosti, ĝui bivakan fajron kaj ankaŭ tendumi. La programo enhavis
diversajn prelegojn, dancadon, Qi Gong, malstreĉigan gimnastikon,
ŝakludadon kaj ŝakan turniron, infanan teatraĵon, muzikon, multajn
ludojn kaj kelkajn ekskursojn en la belan ĉirkaŭan naturon. Ni
promenis tra la arbaroj kaj kampoj kaj vizitis apudajn urbetojn,
kastelon, monakejon, bestoparkon, naturcentron, banejon kaj vulkanan
lagon.
Lerni kaj tuj apliki Esperanton
La komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj partoprenis en kurso
aŭ babila
rondo por eniri Esperantujon kaj plupaŝi en ĝi. Tiu
lernado en internacia rondo kun ebleco kaj neceso tuj apliki la
lingvon kun la alilandaj partoprenantoj konvinkis eĉ homojn, kiuj
komence volis "nur ĉeesti"; fine de la 13-taga renkontiĝo ĉiu el la
plenkreskuloj, kiuj restis dum la du semajnoj, kaj multaj infanoj
sciis baze komuniki en Esperanto kaj ĝuis tiun kapablon. Pluraj el la
partoprenantoj plilongigis sian restadon aŭ revenis post kelkaj tagoj.
Artikoloj en la regionaj gazetoj
Pri la renkontiĝo aperis plurkolumnaj raportoj en Kölnische
Rundschau, granda regiona gazeto el Kolonjo, kaj en Kölner
Stadtanzeiger.
Jarfine logas Novjara Renkontiĝo - la 3a SOMERE survojas
La pasintjara unua SOMERE havis sume 34 partoprenantojn kaj daŭris
entute 9 tagojn - ĉi-foje la renkontiĝo plilongiĝis al 13 tagoj kaj
la partoprenantaro kreskis al 61; Esperantujo faris belan paŝon
antaŭen. Pluraj el la SOMERumantoj jam anoncis sian partoprenon en la
venonta 3a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand jarfine en la
kastelo Marienburg apud la rivero Mozelo, nordoriente de Trier
http://www.esperantoland.org/nr/
. Aliaj povos reveni nur al la 3a SOMERE, kiu
okazos venontjare en julio/aŭgusto, denove en la
limregiono de Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Germanio.
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
La 26an de julio komenciĝis en Germanio ne nur la belega
somera vetero, sed pro bona koincido ankaŭ la renkontiĝo "SOMERE" de
"Esperantoland".
Entute 61 esperantistoj el 13 landoj
renkontiĝis en la vilaĝeto Krekel (280
loĝantoj) de la urba komunumo Kall en la montareto Eifel, 10 km for de la belga
landlimo. Nur 40 % de ili venis el Germanio; la etoso do estis vere internacia.
La nombro de la partoprenantoj estis sufiĉe alta, se oni konsideras, ke la
organizantoj anoncis la aranĝon nur malfrue (en marto) kaj, sciante ke la
elektita domo havas nur 44 litojn, ne multe varbis por ĝi. Bonŝance kelkaj
partoprenantoj ŝatis tendumi aŭ pretis tranokti en proksima pensiono.
Malantaŭ nia domo troviĝis granda herbejo kun infanludejo kaj ombrantaj arboj.
Tie kaj en la domo okazis Esperanto-kursoj sur tri niveloj, prelegoj, ludoj,
ŝakturniro, muzikaj koncertetoj ktp.; krome estis ekskursoj al lago, urboj,
kastelo kaj bestoparko.
Daŭre regis tre bela atmosfero; la ideala vetero kaj la tre taŭga ejo helpis al
la bona humoro de ĉiuj.
Ankaŭ la 16 infanoj el Germanio, Francio, Nederlando kaj Suda Afriko (kun patro
aŭ patrino ankaŭ el Italio kaj Ĉinio) tre ĝuis la aranĝon kaj bele ludis unu kun
la alia.
Dum iu komencantino, kiu planis ĉeesti nur la unuan semajnon, simple plilongigis
sian restadon pro la beleco de la aranĝo, tio bedaŭrinde al ni ne eblis pro miaj
laborejaj devoj. Sekve ni maltrafis ekzemple prelegon de Kelly Londoni, juna
pastoro kaj informadikisto el Kongolando, kiu fuĝis al Zimbabvo kaj nun dum tri
semajnoj vizitas Germanion. Sed ĉar la renkontiĝo ne estis tro granda, oni
facile povis havi ankaŭ ekster la programo interesajn interparolojn kaj
diskutojn kun ĉiu.
La aranĝoj de la ankoraŭ relative nova organizo "Esperantoland" jam
antaŭe havis
bonan reputacion pro bona organizado kaj bela atmosfero, kaj certe la ĉi-jara
SOMERE plifortigis tiun ĉi reputacion. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven jam
planas inviti ankaŭ por 2005 al SOMERE, tiam verŝajne en iu pli granda domo.
Certe ankaŭ tiam la partoprenantoj ne malabundos.
Ulrich Matthias