Malfermo de la Oktobrofesto en Munkeno
La Munkena E-Grupo informas .
karaj amikoj,
okaze de la oficiala malferm-parado de la oktobro-bierfesto ni kunvenos ekde la
10a horo je la 18a de septembro en la EineWelthaus (Schwanthalerstr.) en Munkeno.
El la korto de la domo ni rekte povos ĝui la malferm-paradon kaj poste kune
babili kaj trinki.
La oktobrofesto nomiĝas oktobro- kaj ne septembro- ĉar ĝi ĉiam finiĝos je launua
semajnfino de oktobro.
Ĉiu deka nebavara Esperantist(in)o ricevos de ni senpage unu litron da
freŝa biero.
Saluton
Karl Breuninger