BUGA-2005 (Federacia-gardena-eksposicio)
en Munkeno de majo ĝis septembro 2005
La BUGA okazos sur iama industria tereno (iama flughaveno Riem) en la orienta
parto de Munkeno. La slogano: Ŝanĝo de Perspektivoj
La organizantoj de tiu aranĝo de si mem demandis la Esperanto-Klubon Munkeno pri
kontribuo por unu tuta tago. Dum la lasta kuna diskutado la planoj estis iomete
precezigitaj. En aŭgusto 2005 (eble post la 10.08.) ni havos la eblecon prezenti
Esperanton en la serio
« Kulturo sen limo ». Ni povos
prezenti inter 9:00 kaj 16:00 sur malferma podesto diversaĵojn: rakontojn,
fabelojn, skeĉojn, kantojn, teatretaĵojn ktp. La prezentaĵojn ne devus esti tro
longaj, ne plu ol 20 minutoj, ĉar la aspektantoj nur pasante rigardos kaj
aŭskultos. Ili eble sidiĝos nur por iomete ripozi kaj nevole estos konfrontotaj
kun Esperanto. Ni povos eble dufoje prezenti kelkajn aferojn dum la tago.
Ni en Munkeno pensas ke la Esperantistoj devas kapti tiun ŝancon prezenti
Esperanton publike. La organizantoj plenumas la varbadon kaj la tutan programon
de tiu serio. Ni nur devos oferti la artistojn kun iliaj programkontribuoj.
Bedaŭrinde la munkena klubo ne estas tiel forta por solvi tiun taskon sole, ni
bezonos helpon de ĉiu kapablulo (ne nur el Germanio), kiu povas kaj volas ion
kontribui aŭ scias iun personon aŭ grupeton. Finance la kontribuantoj nur
ricevos malgrandan sumon por la urba veturado kaj la manĝado. Sed tiu problemo
ni eble solvos kun GEA.
Ĝis aŭgusto ni devos prezenti ĝeneralan planon kaj ni devas konvinki la
organizantojn de la sufiĉe bona kvalito de la programpartoj. Ili ne volas ion
riski.
Mi petas vin, transdonu tiun leteron al viaj konatuloj. Eble ili estos pretaj
por iu kontribuaĵo.
Bonvolu respondi:
buga2005@munkeno.de
Saluton
Karl Breuninger
Estrarano de la Esperanto-Klubo Munkeno e.a.