Ambasadoro-esperantisto
La 31-an de aŭgusto, 2004 fare de prezidento de Litovio
kiel ambasadoro de Litovio en Nederlando estas nomumita Romualdas KALONAITIS,
kiu estas esperantisto.Siatempe li tre aktive interesiĝis pri Esperanto,
vizitadis Vilniusan Esperanto-klubon, eĉ provis verki en Esperanto. En sovetia
periodo li estis longjara vicĉefredaktoro de sciencpopulara litovlingva monata
revuo "Mokslas ir technika" (Scienco kaj tekniko), verkis ok sciencpopularajn
kaj porinfanajn librojn. En nuna Litovio li fariĝis diplomato, dum kelkaj jaroj
estis ambasadoro de Litovio en Svedio (1992-1997), ambasadoro ĉe Eŭropa Unio en
Bruselo (1997-2001), lastatempe laboris en ministerio de eksterlandaj aferoj de
Litovio kiel ambasadoro por specialaj taskoj. Dum lastaj jaroj pro troa
ŝarĝiteco en profesia laboro li ne plu aktivis en Esperanto-movado.
Povilas JEGOROVAS
________________________________________________________________________________________________________________________________________________
Litova Esperanto-Asocio