Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto kaj Litova Esperanto-Asocio kore petas Vin ĉiujn plusendi tiun-ĉi bonvenigon al la plej diversaj internaciaj, regionaj, landaj, lokaj, fakaj kaj aliaj retlistoj, publikigi ĝin en la plej diversaj retgazetoj, disaŭdigi en radioj kaj televidoj, publikigi en laŭeble ĉiuj paperaj Esperanto-revuoj kaj gazetoj.
BONVENIGAJ VORTOJ DE PREZIDANTO DE LOKA
KONGRESA KOMITATO DE LA 90-a
JUBILEA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, OKAZONTA LA 23-30-an DE
JULIO, 2005 EN VILNIUS
Nome de Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de
Esperanto, kiu okazos la 23-30-an de Julio, 2005 en ĉefurbo de Litovio
Vilnius, mi havas honoron kaj respondecon bonvenigi Vin
ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara
internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu-ĉi
kongreso ne estos vica - ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave -
ĝi okazos post 100 jaroj post la unua Universala Kongreso de Esperanto,
okazinta en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos 100 jarojn
de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia
internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter
kulturoj. Gravas ankaŭ tio, ke sekvontjara Universala
Kongreso okazos en la lando, kiu estas tiel forte ligita
kun vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko ZAMENHOF kaj kun
ekesto de Esperanto ĝenerale kaj kie estas tradicie forta
Esperanto-movado .
Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj
nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj
radikoj, al sia hejmo.
Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj
vigle evoluas kaj kuraĝe eniras tutmondan komunumon. Tamen ĝi havas
longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon,
belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilnius estas malnova kaj
samtempe moderna multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo,
kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro nuna impeta kaj rapidega
evoluo, pro toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj kaj
bonvolemaj homoj. Nian ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolon de nova
Eŭropo. Loka Kongresa Komitato kaj Litova
Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan
estonte, ke la Universala Kongreso en Vilnius , kiel jubilea
tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa,
utila kaj memorinda evento por Vi ĉiuj. Ni kune helpe de
Litovia Registaro, urba municipo de Vilnius kaj aliaj
litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la
landon, la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn
impresojn pri Via gastado en Litovio. Ni en
Litovio konsideras Universalan Kongreson de Esperanto
kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn
fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ kvanto de
partoprenantoj tiu-ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj
venonta Universala Kongreso estas kaŭzo ankaŭ por
ĝenerale progresigi litovan Esperanto-movadon ĉiudirekten.
Do, bonvenon al Vilnius, bonvenon al Litovio. Ni kune fortigu nian
solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn
problemojn.
Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio